La nocio energifonto (malofte energiofonto) signifas energiformon gravan por la homo, t.e. nerenoviĝanta energio (kiel fosilia bruligaĵo), renoviĝanta energio (kiel sunenergio aŭ geovarmo) , sed ankaŭ la energio de la baterioj apartenas al tio.
Science oni distingas la du terminojn energiportanto kaj energifonto, tamen ĉefe en la ĉiutaga, komerca parolo, ili estas konsiderataj sinonimoj.